El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alportas gravajn kontribuojn por prevento kaj regado de la epidemio en la mondo

| 2020-06-10
Bookmark and Share

La 7an de junio, la Informa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis blankan libron sub la titolo Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19 kaj okazigis gazetaran konferencon.


La blanka libro estas dokumento kun kvar ĉapitroj: peniga procezo de la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio; kunordiga batalo en preventado, regado kaj kuracado; granda forto de batalo kontraŭ la epidemio kaj kuna konstruado de homara komunumo de higieno kaj sano.


La blanka libro montras, ke Ĉinio batalas kun aliaj landoj por kune venki la malfacilojn. Surbaze de laŭleĝeco, publikeco, travidebleco kaj respondeca sinteno, Ĉinio ekde frua momento raportis al la internacia komunumo pri la epidemio kaj senrezerve diskonigis siajn spertojn pri preventado, regado kaj kuracado kun diversaj partioj. Ĉinio laŭeble liveris humanitaran helpon al la internacia komunumo kaj subtenis tutmondan batalon kontraŭ la epidemio.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments