Pasaĝeraviadiloj fariĝis kargoaviadiloj dum la pandemio
La pandemio de COVID-19 draste reduktis la nombron de vojaĝantoj tra la mondo. Pro tio multaj flugoj estis nuligitaj, kaj draste reduktiĝis la nombro de aviadiloj sur ĉielo. Aliflanke, pro la urĝeco de transportado de varoj necesaj dum la kontraŭbatalo al la pandemio, aviadilo fariĝis multe pli necesa por kargotransportado. Pro tio multaj aviadaj firmaoj konvertis siajn aviadilojn por kargotransportado. Shenzhen Airlines diskonigis antaŭ ne longe pri kiel ĝi faris tion kaj kiel aspektas la interno de tiuj aviadiloj dum transportado de kargo.

Laboristoj demetas seĝojn el aviadilo

La koridoro de la aviadilo post demeto de la seĝoj

Laboristoj metas varojn en la kajuto

Laboristoj organizas la varojn ene de la kajuto

Dratreto kovras la pakaĵojn, por ke ili ne moviĝu dum la flugo
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Facebook-paĝo de Shenzhen Airlines
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



