El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Mediprotektado>

Somera neĝo sur Qilian-montaro

| 2020-06-11
Bookmark and Share


De la posttagmezo de la 7-a de junio ĝis la frumateno de la 8-a, pro malvarma aero, neĝadis en la regiono Qilian-montaro, Gansu-provinco de nordokcidenta Ĉinio. Birdrigarde, videblas belega pejzaĝo -- verdaj herboj kaj blankaj montoj neĝkovritaj.





La montaro Qilian troviĝas ĉe la limo inter la nordorienta parto de Qinghai-provinco kaj la okcidenta parto de Gansu-provinco. Kiel grandioza montaro ĝi konsistas el pluraj nordokcident-sudorientaj paralelaj montoj kaj larĝaj valoj. La montaro orient-okcidente longas je 800 kilometroj, sud-norde larĝas je 200-400 kilometroj kaj altas je 4000-6000 metroj super la marnivelo. Ĝi havas 3 306 glaĉerojn kaj areon de 2 062 kvadrataj kilometroj kaj estas grava ekoŝirmilo en okcidenta Ĉinio.



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments