El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakuloj el diversaj landoj: spertoj de Ĉinio donas al la mondo esperon por venki la epidemion

| 2020-06-11
Bookmark and Share

La 7-an de junio, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinio en Agado kontraŭ COVID-19. Pri tio, fakuloj el diversaj landoj esprimis, ke la blanka libro helpas landojn en la mondo lerni el la spertoj de Ĉinio en la batalo kontraŭ COVID-19. Ili laŭdis Ĉinion pro la agadoj en la batalo kaj opinias, ke spertoj de Ĉinio donas al la tuta mondo esperon por venki la epidemion.


Lee Hee Ok, direktoro de Sungkyun-Instituto pri Ĉinaj Studoj de Sungkyunkwan-Universitato de Sud-Koreio, opinias, ke la epidemio estis rapide bremsita en Ĉinio danke al la efikaj rimedoj pri soci-administrado kaj propagiĝ-preventado. La rimedo parigi urbojn de Hubei-provinco kun aliaj provincoj, sukcese liveris medicinan helpon al urboj en Hubei kaj estigis efikan reton por reciproka helpado. Krome, starigo de portempaj hospitaloj ankaŭ estas bona maniero por rapide doni kuracadon al malseriozaj infektitoj. Tio kontribuis por bridi propagiĝon de la epidemio.  


"En la komenco de la epidemio, Ĉinio tre rapide vicrivelis genaron de la viruso kaj alŝutis ĝin al la Internacia Datumaro pri Genoj. Tiuj informoj el Ĉinio faciligas al aliaj landoj esplori diagnozilojn", diris Alfredo Bruno, direktoro de Centro pri Gripo kaj Aliaj Spiraj Virusoj de Nacia Instituto pri Publika Sano de Ekvadoro.  


Bruno opinias, ke la blanka libro estas tre valora, ĉar ĝi diskonigis al la mondo kiel Ĉinio traktis la epidemion kaj faris diagnozojn kaj kuracadojn sciencajn kaj flekseblajn. Tiuj informoj kaj spertoj el Ĉinio alportas al la mondo grandan helpon kaj esperon por venki la epidemion.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments