El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis ĉina-afrikan pintkunvenon

| 2020-06-18
Bookmark and Share


Vespere de la 17a de junio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la Specialan Ĉina-Afrikan Pintkunvenon pri Solidareco kontraŭ KOVIM-19 kaj faris ĉefteman paroladon titolitan "venki KOVIM-19 per solidareco kaj kunlaboro".



Xi emfazis, ke fronte al la pandemio Ĉinio kaj Afriko subtenas unu la alian kaj batalas man-en-mane. Ĉinio kaj Afriko estas pli unuiĝintaj, kaj amikeco kaj reciproka fido inter la du flankoj estas pli fortaj. Ĉinio alte taksas la tradician amikecon inter la du flankoj. Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, la rezoluteco de Ĉinio pri plifortigo de solidareco kaj kunlaboro kun Afriko ne ŝanceliĝos, kaj Ĉinio plenforte plue subtenos agadojn de Afriko kontraŭ la pandemio.


La videa kunveno estis kune iniciatita de Ĉinio, Sud-Afriko, deĵoranta prezidant-lando de la Afrika Unio, kaj Senegalo, kuna prezidant-lando de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro.


Sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, senegala prezidento Macky Sall, egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi kaj aliaj ĉeestis la kunvenon.


Ankaŭ ĝenerala sekretario de UN António Guterres kaj ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus kiel specialaj gastoj ĉeestis la kunvenon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments