El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Porcelana taso kun folio -- tradicia metiarto de Jizhou, Ĉinio

| 2020-06-22
Bookmark and Share

1126116298_15922037488421n.jpg

"En la mondo ne ekzistas samaj folioj nek samaj porcelanaj tasoj kun folio." Tion diris 50-jara Wu Yingshan.


Wu Yingshan estas heredanto de la tradicia teknologio de porcelana metiarto de Jizhou, Jiangxi-provinco, Ĉinio, kaj porcelana taso kun folio estas reprezentanto de loka porcelano. Por fari tian tason oni devas unue aldoni nigran glazuron al la nebakita porcelanaĵo, ŝmiri maldikan glazuron sur la traktita folio, kaj poste meti la folion en la porcelanaĵon por baki. Pro alta temperaturo, la folio malgrandiĝas kaj malaperas, kaj nur la vejnoj tute gluiĝas kun la tas-korpo.


En la historio, tia porcelanaĵo de Jizhou furoris, sed nuntempe pro influo de la moderna industrio, tradiciaj metiartoj de porcelanaĵo riskas malaperi. Wu Yingshan, kiu eklernis la teknologion pri porcelanfarado en 2003, decidis reprosperigi tiun tradician metiarton. Li konsultis historiajn dokumentojn kaj vizitis konatajn porcelan-bakejojn por lerni la teknologion. Post kelkjara klopodado, li sukcese bakis porcelanajn tasojn kun folio.


Li diris: "Tradicio kaj moderneco kompletigas unu la alian, tradiciaj metiartoj devas ŝanĝiĝi kun la epoko, sed ne devas droni en modernaj teknologioj."


1126116298_15922037488641n.jpg

Wu Yingshan montras nebakitajn porcelanaĵojn glazuritajn.


1126116298_15922037490841n.jpg

Aldono de morusfolio en la tason antaŭ bakado


1126116298_15922037489601n.jpg

Aldono de glazuro


1126116298_15922037489401n.jpg

Porcelana taso kun folio


1126116298_15922037490111n.jpg

Porcelana taso kun folio


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments