El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laboro kun granda premo kaj malalta aŭtonomeco influas homan vivdaŭron

| 2020-06-22
Bookmark and Share

202006160094699996.jpg


La pandemio de KOVIM-19 alportas al homoj multajn premojn, inter kiuj la plej granda estas premo el laboro.


En la nuna situacio, la esploro "La laboro ja mortigas min" ŝajne estas tre taŭga.


La esploro estas farita de esploristoj de Nord-Ilinojsa Universitato kaj Indiana Universitato. Por scii, ĉu ekzistas rilatoj inter sento pri laboro kaj aĝo de forpaso, la esploro uzis datumojn kolektitajn dum pli ol 20 jaroj. La esploristoj malkovris, ke laboro kun premego kaj tiu sen aŭtonomeco rilatas al pli alta mortebleco.


Dum 20 jaroj, esploristoj faris daŭran enketadon inter pli ol 3 000 usonanoj, inter kiuj plejparto estis 40-jaraj, kiam ili akceptis la esploradon. Laŭ analizo de la rezulto, la mortoproporcio de homoj kun granda labor-premo kaj malalta aŭtonomeco estas 43 procentoj pli alta ol tiuj kun malgranda labor-premo kaj alta aŭtonomeco.


La esploro montras ankaŭ, ke homoj, kiuj havas grandan labor-premon kaj relative altan aŭtonomecon, estas pli vivlongaj ol tiuj kun malgranda labor-premo kaj malalta aŭtonomeco. La unuaj ŝajne restas en bona stato kaj havas pli bonan sanon. Unu el la kialoj, laŭ konjekto de esploristoj, estas, ke ili havas pli sanajn kaj pli ĝojajn vivmanierojn: ekzemple sin ekzerci, subĉiela sportado aŭ sin malstreĉi. 


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments