El Popola Ĉinio>头条新闻>

Provizoraj komercejoj de la bazaro Xinfadi de Pekino

| 2020-06-22
Bookmark and Share


Por ne influi la provizadon de agrikulturaj produktoj en Pekino, antaŭ nelonge la bazaro Xinfadi de Pekino rapide malfermis kvin provizorajn komercajn areojn kun entute ĉirkaŭ 42 hektaroj. Okaze de la fermiĝo de Xinfadi, multaj agrikulturaj produktoj kaj transportiloj restis en la bazaro. Pro tio Xinfadi rapide ekfunkciigis la kriz-respondan mekanismon, kontaktis tutlandajn sub-bazarojn kaj plant-bazojn, kaj rapide asignas varojn. Ĉiuj agrikulturaj produktoj devas trapasi du procedurojn antaŭ ol eniri la bazaron: oni faras al ili kompletan sekurecan ekzamanon ĉe produktejo, kaj refojan kompletan ekzamenon post alveno al la provizoraj vendejoj en Pekino. Ĝis la 15-a de junio, 350 veturiloj ricevis permeson por eniri la provizorajn bazarojn, kun ĉiutaga kresko je preskaŭ 20%, kaj la komercado iom post iom normaliĝas.


Redaktoro: Kan Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments