Surdamuta knabino kun revo pri pentrado
Pingping, surdamuta knabino, loĝas en monto de Chengkou-gubernio de Chongqing-urbo. Ŝi ne povis lerni kune kun aliaj infanoj kaj ne ricevis oficialan edukadon en lernejo antaŭ sia 13-jariĝo. En la aŭtuno de 2018 Gao Peng, estro de loka lernejo, kaj aliaj kolegoj estigis por ŝi sensonan kursaron en ŝia hejmo. Ekde tiam, Pingping havis siajn proprajn pentrilojn kaj montris talenton pri pentrado. Du jaroj pasis, ŝia nivelo pri pentrado pli kaj pli altiĝas, kaj ŝia instruisto Song Qin volas serĉi por ŝi pli bonan instruiston. Post diskonigo per WeChat, kelkaj junaj volontuloj estis kortuŝitaj de ŝiaj rakonto kaj pentraĵoj. Ili vizitis ŝin post aŭto-stirado de centoj da kilometroj kaj komencis regule gvidi ŝin perinterrete.
La 18-an de junio, invitite de la volontuloj, Pingping unuafoje eliris el la monto por fari pentradon kaj viziti muzeon en urbocentro de Chongqing. Xu Xiaojiao, unu el la volontuloj, diris, ke ili esperas, ke per la vojaĝo Pingping sentos amon inter homoj kaj daŭrigos sian revon pri pentrado.
Volontuloj Xu Xiaojiao (la unua de dekstre) kaj Zhang Fengqin per poŝtelefono donas lecionon al Pingping.
Xu Xiaojiao kaj Zhang Qingsong (dekstre) gvidas Pingping (maldekstre de la antaŭa vico) fari skizon.
Volontuloj akompanas Pingping viziti ekspozicion pri pentrarto.
En la bestoĝardeno de Chongqing, Pingping skizas grandan pandon.
Xu Xiaojiao (dekstre) kaj Pingping en la bestoĝardeno de Chongqing
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat