Ĉinaj etnoj: ujguroj
La ujguroj estas antikva popolo, kiu aperis en Xinjiang per migrado, rasa intermiksiĝo kaj influo de soldatoj, komercistoj kaj vojaĝantoj, kiuj iris tra la provinco dum jarmiloj. Estas inter 11 kaj 15 milionoj da ujguroj en Ĉinio. En Ĉinio la granda plimulto loĝas en Xinjiang, kiu okupas sesonon de la terareo de Ĉinio. Pro la komerco de la Silka Vojo, la regiono Xinjiang fariĝis malferma. De Han-dinastio (206 a.K - 220 p.K) ĝis Tang-dinastio (618–907), komercistoj kaj aliaj vojaĝantoj el tuta Azio trairis kaj kelkfoje ekloĝis en Xinjiang. Ujguroj estis origine kristanaj, budhanaj kaj manikeaj (antikva formortinta religio), sed turkoj invadis la regionon ĉirkaŭ la jaro 1000. Ekde tiam, ujguroj komencis konvertiĝi al islamo. Post la fino de Mongola Imperio, diversaj turkaj etnoj ekloĝis en okcidenta Azio kaj centra Azio, kaj dum sekvaj jarcentoj en Xinjiang disvolviĝis la ujgura lingvo el turkaj lingvoj, sed ujguroj uzas la persan alfabeton por skribi ilian lingvon. En tuta Ĉinio, ujguroj estas konataj pro iliaj restoracioj, kiuj vendas bongustaĵojn Xinjiang-stilajn.
La monto Tianshan en Xinjiang
La monto Tianshan en Xinjiang
Ĉiela Lago en Xinjiang
Estas belaj lagoj en la pitoreskejo Kanas, en Xinjiang
Festivalo de la persik-floroj en Xinjiang
Xinjiang-stila danco
Bela lago en la pitoreskejo Kanas, en Xinjiang
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: CETtrip
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat