Emerita instruistino riĉigis vilaĝon per scienca kokobredado
En Dongshan-vilaĝo de Xiaying-urbeto en la urbo Tianjin, Ĉinio, ĉiam aŭdeblas kokerikado, ĉar tie estas kok-breda kooperativo starigita de Hu Jinyan, emerita instruistino.
En 2011 Hu Jinyan, post sia emeritiĝo, elektis 3 000 muojn (egale al 200 hektaroj) da dekliva tero ĉe Dongshan-vilaĝo, riĉa je plantoj kaj arboj, por bredi kokojn. Ŝi enkondukis bonkvalitan koko-specon de Zhejiang-provinco. La kokoj kapablas flugi kaj kuri, havas bonan imunecon kaj estas taŭgaj por bredado en montaro.
Hu Jinyan kaj ŝiaj kolegoj bredas kokojn en la naturo, kaj invitis fakulojn doni gvidadon pri elektado kaj administrado de kokidoj, preventado de malsanoj kaj kontrolado de la medio.
Post plurjara klopodado, la kooperativo jam havas preskaŭ 60 mil kokojn. La jara enspezo atingis 12 milionojn da juanoj (egale al 1,7 milionoj da usonaj dolaroj). Ekde 2017, Hu Jinyan liveras al ĉirkaŭaj kamparanoj kokidojn kontraŭ favora prezo kaj teknikan gvidadon por riĉigi ilin.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat