El Popola Ĉinio>头条新闻>

Reuzebla masko esplorita de Israelo

| 2020-06-28
Bookmark and Share

5eeb09eba3108348fcd671d5.jpg


Israelaj esploristoj inventis reuzeblan maskon, kiu povas mortigi virusojn per varmigo.


Yair Ein-Eli, profesoro de Israela Instituto de Teknologio, diris, ke la reuzebla masko bezonas ĉirkaŭ 30 minutojn por seninfektiĝi, kaj oni ne povas uzi ĝin dum ŝargado.


Tiu nova masko havas USB-konektilon, kiu povas esti ligita al kurento, kiel poŝtelefona ŝargilo. La interna tavolo de la masko povas esti varmigita ĝis 70 gradoj, sufiĉe por mortigi virusojn.


Profesoro Yair Ein-Eli diris, ke dum testado, tiu masko estis 20-foje varmigita por duonhoro foje, kaj ĝi daŭre estas efika. Li diris ankaŭ, ke la masko povas esti reuzata por dekoj da fojoj.


La esploristoj akiris patenton por la masko fine de marto kaj diskutas kun privata entrepreno pri ĝia komerca produktado.


Laŭ esploristo, la prezo de tiu masko estos je unu usona dolaro pli alta ol tiu de la ordinara.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments