El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino: Kia estas laboratorio de nukleacida testado el aerenblova materialo?

| 2020-06-28
Bookmark and Share

139158952_15928342004311n.jpg


La ĝenerala pavilono de la sporta centro de Daxing-distrikto de Pekino estis loko por sportado. Nun, pro la bezono de preventado kaj regado de la epidemio de KOVIM-19, oni konstruis tie moveblan, aŭtomatan kaj grandfluan laboratorion por nukleacida testado.


139158952_15928341998361n.jpg


La laboratorio estas ekkonstruita posttagmeze de la 19-a de junio, kaj komencis prove funkcii en la 22-a. Estas pretaj 9 pneŭmataj kajutoj altaj je 3.5 metroj kun terareo de pli ol 70 kvadrataj metroj kaj 14 aŭtomataj aparatoj por elpreno de nukleacidaj specimenoj. Ĝi estas la unua laboratorio farita el aerenblova materialo en Pekino. Ĝi povas ĉiutage testi dek mil nukleacidajn specimenojn, kio ege mildigos la nunan premon pri nukleacida testado en Pekino.


139158952_15928342007791n.jpg


La sistemoj por ventolado kaj filtrado povas filtri aeron en ĉiu funkcianta regiono, kio garantias reciprokan sendependecon de la spaco, kaj certigas purecon de ellasita aero el la laboratorio.






Laŭ informoj, aerpumpado de unu kajuto postulas 50 minutojn. En la kajuto oni povas rekte munti aparatojn. Fininte la testan taskon, oni povas malmunti kaj forporti la laboratorion en duontago, kaj tiam la sportejo rehavos sian antaŭan aspekton.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments