El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nova koronviruso trovita en Hispanio en marto 2019

| 2020-06-29
Bookmark and Share

La 26-an de junio, Universitato de Barcelono informis, ke ĝia esplora grupo trovis la novan koronviruson en specimeno de malpura akvo ellasita en marto 2019.


Ekde la 13-a de aprilo 2020, esploristoj de la universitato ĉiusemajne testas specimenojn de loka malpura akvo por serĉi koronviruson, celante ĝustatempe agi kontraŭ ebla reeksplodo de la epidemio. La esploristoj trovis la viruson en specimeno konservita en la 15-a de januaro 2019. La unua kazo de la epidemio de KOVIM-19 en Hispanio estis anoncita en la 25-a de februaro 2020. Tio instigis esploristojn kontroli la specimenojn konservitajn en pli frua tempo.


La rezulto de la analizado de la specimenoj kolektitaj de januaro 2018 ĝis decembro 2019 montras, ke troviĝas la nova koronviruso en la eluzita akvo kolektita en la 12-a de marto 2019. La esploro altiris grandan atenton, ĉar tio signifas, ke antaŭ la apero de la unua kazo de KOVIM-19, la viruso eble jam propagiĝis en Barcelono.


Multaj esploroj jam konfirmis, ke ekzistas granda nombro da genaroj de la nova koronviruso en fekaĵoj kaj aliaj ellasaĵoj de infektitoj de la viruso, sekve la genoj de la viruso finfine eniĝas en malpuran akvon. Tio estas teoria bazo el esplorado de novkoronvirusa epidemiologio per ellasita malpura akvo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments