El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forumo por 75-jariĝo de subskribo de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj: Konservi plurflankismon kaj kunrealigi daŭripovan disvolvadon de la mondo

| 2020-06-29
Bookmark and Share

5a6b1b7a10e2012d3dcb9888392640c2.jpg


Ĉi-jare estas la 75-jariĝo de subskribo de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj Ĉinio estas ĝia unua subskribanto. La 24-an de junio okazis reta forumo memore al la 75-jariĝo de la subskribo de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, al kiu ĉeestis reprezentantoj de UN, la Monda Komerca Organizo kaj aliaj internaciaj organizoj, ŝtatestroj, eks-ŝtatestroj kaj reprezentantoj de pensfabrikoj. Ili diskutis kaj interŝanĝis opiniojn, kadre de la ĉeftemo "Konservi plurflankismon kaj kunrealigi daŭripovan disvolvadon de la mondo", pri fortigo de komunikado kaj kunordigo, akcelo de internacia kunlaboro kaj daŭripova disvolvado, traktado de defio en la tutmonda administrado kaj konstruado de plurnivela kaj plurflanka sistemo. La partoprenintoj atingis interkonsentojn ĉi-flanke.


776049ef16808065863f42666fabf0d0.jpg


La forumo havis du subforumojn kun la temoj "Plurflankismo ĉe vojkruciĝo: defioj, perspektivoj kaj kreivo de tutmonda administrado" kaj "Komunaj respondeco kaj estonteco: realigi daŭripovan disvolvadon". La forumon kunorganizis la pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo, Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo kaj aliaj organizoj. Ĝi estas la unua evento en Ĉinio memore al la 75-jariĝo de subskribo de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments