Ĉinaj etnoj: tibetanoj

| 2020-06-30
Bookmark and Share

Tibetanoj estas konata etno de Ĉinio. Ili loĝas inter la plej altaj montoj de la mondo sur vasta bela altebenaĵo. Nuntempe ĉirkaŭ 6 milionoj da tibetanoj loĝas en Ĉinio, 3 milionoj en Tibeto, aliaj en pluraj ĉinaj provincoj. La tibetaj prapatroj iam havis potencan imperion antaŭ ĉirkaŭ 1,400 jaroj. Fizike, tibetanoj estas nekutimaj, ĉar iliaj korpoj estas bone adaptitaj por vivi ĉe altegaj lokoj, kie homa sango havas 10-oble pli da nitra oksido kompare kun plej multaj homoj. Multaj el tibetanoj estas sindonemaj budhanoj. Potala Palaco, en Lahsao, estas monda heredaĵo de Unesko kaj bona loko por lerni pri ilia kulturo kaj historio.



Tibetanoj en tradiciaj vestaĵoj



Tendumejo ĉe la bazo de la monto Qomolangma



Palaco Potala, en Tibeto



Bela pejzaĝo en Tibeto



Monto kovrita de neĝo en Tibeto



Bela pejzaĝo en Tibeto


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CETtrip





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments