【E-Radio】Emisiotaj la unuaj obligacioj kontraŭ la epidemio

| 2020-06-30
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

–Pekino altigis kriz-respondan nivelon


– Emisiotaj la unuaj obligacioj kontraŭ la epidemio


– Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis ĉin-afrikan pintkunvenon


– 50 virtualaj eksponejoj en la reta Kantona Foiro

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

–Pekino altigis kriz-respondan nivelon

 

La 16an de junio la kriz-responda nivelo de Pekino estis reĝustigita de tri al du, post kiam, en la 11a de junio, kazo de KOVIM-19 estis trovita en Pekino post 57 sinsekvaj tagoj sen novaj kazoj registritaj en la urbo. Ĝis la 24a horo de la 15a de junio, estis raportitaj 106 konfirmitaj kazoj kaj dek sensimptomaj infektitoj. Ĉiuj kazoj rekte aŭ nerekte rilatas al la pogranda bazaro pri agrikulturaj produktoj Xinfadi.

 

– Emisiotaj la unuaj obligacioj kontraŭ la epidemio

 

Por kolekti kapitalon por antaŭenigi preventadon kaj regadon de KOVIM-19 kaj ekonomian kaj socian disvolvadon, Ĉina Ministerio pri Financoj decidis emisii du specojn da specialaj fiks-interezaj obligacioj. Laŭ aranĝo, la obligacioj estos ofertitaj en merkato ekde la 23a de junio. Ĉinio ĉi-jare emisios mil miliardojn da juanoj per kontraŭ-epidemiaj specialaj obligacioj.

 

– Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis ĉin-afrikan pintkunvenon

 

Vespere de la 17a de junio en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la retan Specialan Ĉin-Afrikan Pintkunvenon pri Solidareco kontraŭ KOVIM-19 kaj prezentis la ĉefteman paroladon titolitan "Venki KOVIM-19 per solidareco kaj kunlaboro". Xi emfazis, ke fronte al la pandemio Ĉinio kaj Afriko subtenas unu la alian kaj batalas man-en-mane. Ĉinio kaj Afriko estas pli unuiĝintaj, kaj amikeco kaj reciproka fido inter la du flankoj estas pli fortaj.

 

– 50 virtualaj eksponejoj en la reta Kantona Foiro

 

La 15-an de junio inaŭguriĝis la 127-a Kantona Foiro, en kiu 50 virtualaj eksponejoj funkcias por diskonigado, negocoj kaj reta intertraktado. Tio estas la unua fojo, ke la foiro okazas tute perinterrete. Dum la 10-taga foiro estos prezentitaj produktoj unuafoje lanĉitaj en la mondo aŭ en la foiro, multaj koncernaj sekcioj publikigos politikojn pri protekto de intelekta proprieto, financa servo, faciligo de doganaj proceduroj, inter aliaj aferoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments