【E-Radio】Vakcino kontraǔ KOVIM-19 esplorita de Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj sukcesis estigi antikorpojn

| 2020-06-30
Bookmark and Share

 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Vakcino kontraǔ KOVIM-19 esplorita de Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj sukcesis estigi antikorpojn

 

– Per prezentado de Cigno-lago, Ŝanhaja Baleto revenis al podio post la epidemio

 

– Sufiĉe da nutraĵa provizado en Pekino certigas regadon de epidemio

 

– Ĉinaj kamparanoj vendas siajn produktojn per rekta dissendo en interreto

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Vakcino kontraǔ KOVIM-19 esplorita de Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj sukcesis estigi antikorpojn

 

Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj infomis la lastan atingon pri la dua periodo de klinika tekstado de vakcino kontraǔ KOVIM-19. La rezulto montras, ke la vakcino estas sekura, ne kaŭzas seriozan adversan reakcion, altigis nombron de antikorpoj en la korpoj de la volontuloj, kiuj estis vakcinitaj je malsamaj dozoj laǔ malsamaj procezoj. Post ricevi la duan dozon en 28 tagoj, ĉiuj volontuloj havas antikorpojn kontraǔ infektiĝo.

 

– Per prezentado de Cigno-lago, Ŝanhaja Baleto revenis al podio post la epidemio

  

Vespere de la 18-a de junio, baletistoj de Ŝanhaja Baleto prezentis la klasikan baleton Cigno-lago en la Granda Teatro de Ŝanhajo. Tio estas ilia unua prezentado post 5-monata halto, kaj ankaŭ ilia unua prezentado post la epidemio de KOVIM-19. 

 

– Sufiĉe da nutraĵa provizado en Pekino certigas regadon de epidemio

 

Post eksplodo de la epidemio en la pogranda bazaro Xinfadi, provizado de legomoj kaj aliaj ĉiutagaj necesaĵoj en Pekino estas abunda kaj en bona ordo. Komence de la epidemio, pro portempa fermo de Xinfadi, provizado de legomoj en la urbo malpliiĝis. Tamen ekde la 14a de junio, pro klopodado de la registaro kaj la bazaro, provizado de legomoj en Pekino stabiliĝis.

 

– Ĉinaj kamparanoj vendas siajn produktojn per rekta dissendo en interreto

 

Elektronika komerco alproksimigas kamparanon al konsumantoj, kaj pli kaj pli multaj agrikulturaj produktoj estas vendataj perinterrete. Poŝtelefono fariĝis nova ilo por agrikulturo: en kamparo viva dissendo fariĝis nova maniero por vendado. Komence viva dissendo ĉefe temis pri ĉarma prezentanto kaj brila produkto. Nuntempe pli kaj pli da kamparanoj uzas poŝtelefonojn por vendi siajn varojn.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments