El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldoniĝis la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj

| 2020-06-30
Bookmark and Share


Lastatempe, la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estas eldonita de la Fremdlingva Eldonejo kaj distribuata en kaj ekster Ĉinio. La tria volumo de la libro enhavas 92 raportojn, paroladojn, prelegojn, instrukciojn kaj gratulajn leterojn de Xi Jinping faritajn inter la 18-a de oktobro 2017 kaj la 13-a de januaro 2020. La enhavo estas dividita en 19 temojn, kaj al ĝi estas aldonitaj klarigaj notoj por faciligi komprenon.


Tiu volumo prezentas la plej novajn atingojn de marksisma praktikado en Ĉinio, kaj plene enkorpigis ĉinajn saĝecon kaj projektojn por konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Ĝi estas aŭtoritata verko pri la pensoj de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments