El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis internacia reta fot-ekspozicio pri la pandemio

| 2020-07-01
Bookmark and Share

La 29an de junio en Pekino startis interreta fot-ekspozicio kun la temo "zomi al neforgeseblaj momentoj en la internacia batalo kontraǔ la pandemio". Estas prezentataj pli ol 200 fotoj de fotistoj kaj amaskomunikiloj el 27 landoj, inkluzive de Ĉinio, Korea Respubliko, Egiptio, Francio, Italio, Rusio, Hispanio, Brazilo, Meksiko, Peruo kaj Usono.


"Tiuj fotoj kiuj registris specialajn momentojn montras al ni noblecon de ordinaraj homoj en la katastrofo kaj agadojn de diverslandaj registaroj por protekti vivojn de popoloj," diris Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo -- organizanto de la ekspozicio.


Parolas Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo


Oni povas viziti la ekspozicion per poŝtelefono kaj komputilo aǔ en sociaj retejoj. La ses-monata ekspozicio estas prezentata en ok lingvoj, nome la ĉina, angla, korea, araba, franca, itala, rusa kaj hispana. 


Jen kelkaj fotoj:


Malplena strato de Meksik-urbo en la 13a de majo (Fotita de Jaime Andrés Arroyo Olin)


La 13an de marto negoco haltis en borso de Korea Respubliko. (Fotita de Yoo Daegil)


Geamantoj kun maskoj kisas en la Hispana Placo de Romo. (Fotita de Claudio Brufola) 


La 10an de marto en portempa hospitalo de Wuhan, Ĉinio kuracistoj ripozetis. (Fotita de Fei Maohua)


La 26an de februaro en Wuhan infektito de KOVIM-19 sukcese naskis sanan bebon. (Fotita de Tao Ran)


Por rigardi pliajn fotojn, bonvole skanu la du-dimensian kodon:



Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments