El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis reta kurso de Esperanto

| 2020-07-01
Bookmark and Share

La 11-a Esperanto-Kongreso de Nordoriento kaj Interna Mongolio de Ĉinio, kiu laŭplane okazos ĉi-jare en la urbo Tumen de la provinco Jilin de Ĉinio, estas prokrastita al 2021 pro la pandemio. Lastatempe la organiza komitato de la kongreso okazigis retan E-kurson por partoprenontoj kaj interesatoj. En la kurso partoprenis pli ol 100 homoj el la provincoj Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning, kaj la Interna Mongolio.


En la reta inaŭguro de la kurso, respondeculoj kaj aktivuloj de Esperantaj organizoj faris paroladojn. Ili esperas, ke lernantoj diligente lernos la lingvon por daŭrigi Esperanto-movadon. En la kanto “La Espero” la inaŭguro finiĝis.


Raportis: Liu Zhengkun el Liaoning

Redaktoro: Han Xin





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments