El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ĈEL partoprenis en la Tago de Azio kaj Oceanio

| 2020-07-02
Bookmark and Share


La 26-an de junio, Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) partoprenis en surreta aktivado Tago de Azio kaj Oceanio. La aktivado estas organizita de la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) kaj al ĝi ĉeestis preskaŭ cento da esperantistoj. Reprezentantoj el E-asocioj de ĉirkaŭ 20 landoj kaj regionoj en Azio kaj Oceanio diskonigis kaj interŝanĝis informojn pri E-movado en siaj lokoj. Chen Ji, direktoro de la sekretariejo de ĈEL, raportis pri atingoj de ĉina E-movado kiel la 13-a Ĉina Kongreso de Esperanto, la programoj de Esperanta kulturo en ĉinaj lernejoj, la ekspozicio 70 jaroj -- Ĉina Esperanta Movado kaj la Mondo kaj la libro Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion, kaj diskonigis, kiel ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj kunlaboris kaj interhelpis por kune batali kontraŭ la epidemio de KOVIM-19.


Tago de Azio kaj Oceanio, kiel parto de Universala Kongreso, kutime okazas dum la kongreso. Ĉi-jare, oni okazigis ĝin surrete antaŭ la kongreso.


Redaktoro: Chen Ji kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments