Ekservis buslinio en Abuluoha, la lasta senaǔtovoja vilaĝo kun kondiĉo de asfaltado

| 2020-07-02
Bookmark and Share

La 30an de junio, loĝantoj de Abuluoha-vilaĝo de Butuo-gubernio, Liangshan-a Ji-a Aǔtonoma Subprovinco, dancis kaj kantis por celebri ekservon de buslinio en ilia vilaĝo. La buso, por atingi la vilaĝon, devas trapasi du tunelojn, unu ŝtalan ponton kaj alian tunelon.


La ŝoseo kaj novkonstruitaj loĝejoj por la vilaĝanoj (fotita la 30-an de junio)


Du aǔtoj en Abuluoha-vilaĝo (fotita la 30-an de junio)


Laǔ Xu Lei, estro pri aǔtovojo de la Transporta Departemento de Sichuan-provinco, Abuluoha estis la lasta senaǔtovoja vilaĝo kun kondiĉo de asfaltado kaj nun ĝi havas ŝoseo al urbeto. Ĉinio havas vilaĝajn aǔtovojojn je pli ol 4,2 milionoj da kilometroj, kiuj plibonigis la vivon de pli ol 600 milionoj da kamparanoj.





La vilaĝo Abuluoha, ĉirkaǔata de montoj en tri flankoj kaj de klifo en la alia flanko, situas en la profundo de la granda kanjono de Jinsha-rivero, sudokcidenta Ĉinio. Nun loĝas en la vilaĝo 253 homoj. Antaǔe por eliri el la vilaĝo ili devis piediradi por tri horoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments