Pekina universitato helpas diplomiĝintojn paki personajn objektojn
En la 29-a de junio, instruistoj kaj administrantoj de Pekina Instituto de Teknologio komencis paki kaj sendi objektojn, kaj aranĝi deponon de personaj aĵoj por pli ol 6 000 diplomiĝintoj en 2020. Post anticipa komunikado kun diplomiĝintoj, instruistoj faris pakadon por ili kaj zorge kontrolas aĵojn de ĉiu studento per "rekta dissendo" de poŝtelefono. Tio helpas kaj trankviligas la diplomiĝintojn, kiuj ne povas reveni al la universitato pro la epidemio.
La 1-an de julio, en studenta dormoĉambro de Pekina Instituto de Teknologio, instruistoj faris pakadon por diplomiĝinto. Fotis Wei Mengjia, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua.
La 1-an de julio, en studenta dormoĉambro de Pekina Instituto de Teknologio, instruisto kontrolis aĵojn de studento per rekta dissendo.
La 1-an de julio, en Pekina Instituto de Teknologio, oni transportis pakaĵojn de diplomiĝintoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat