El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

NASA kolektas bonajn projektojn por necesejo uzebla sur la Luno

| 2020-07-07
Bookmark and Share

Laŭ novaĵo de la usona scienca retejo The Verge, la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administrado de Usono (NASA) kaj la platformo HeroX kune lanĉis konkurson celante kolekti bonajn projektojn por necesejo uzebla sur la Luno por astronaŭtoj, kiuj vojaĝos al la Luno. 



NASA jam anoncis la programon pri reveno al la Luno antaŭ 2024. Tiam ĝi sendos 13 virajn kaj unu inan astronaŭtojn al la Luno. Tio estos la unua fojo en historio, ke ina astronaŭto surluniĝos. Krome, NASA planas starigi permanentan loĝlokon sur la Luno. 


Al fakuloj de NASA ne mankas spertoj por desegni "spacajn necesejojn", iliaj projektoj nun estas uzataj en la Internacia Spaca Stacio. Sed ĉi-foje NASA esperas akiri pli da altnivelaj ideoj kaj spertoj. 


NASA kolektas ideojn de ĉiuj, eĉ de neplenaĝuloj. Mike Interbartolo, projekt-estro de la konkurso, kiu laboras por la Homa Surluniĝa Sistemo de NASA, diris, ke ili scias, ke oni devas fari pli multajn kreivojn, ekzemple, transformo de necesejo kun pelvo kaj akvoŝpruco en la senakvan, kaj traktado de ellasaĵoj. "Tial ni esperas, ke per la ĉi-foja konkurso, ni povos trovi pli multajn sciojn kaj eblajn nekonatajn faktorojn." La monpremioj de la konkurso estas 35 mil usonaj dolaroj, el kiuj 20 mil usonaj dolaroj estas por la unua premio, 10 mil usonaj dolaroj por la dua kaj 5 mil usonaj dolaroj por la tria.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments