El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bela vivo "tranĉata" per lertaj manoj

| 2020-07-07
Bookmark and Share

Hua Li, manĉuro, loĝas en la urbo Jilin de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. En sia infaneco, ŝi fariĝis handikapulo pro malsano. Sin apogante sur firma volo kaj diligenta klopodado, ŝi memlernis paper-tranĉadon helpe de familianoj. Kvankam ŝi ne povas libere moviĝi, ŝi havas lertajn manojn, kiuj povas fari ordinaran paperon verko kun manĉura kulturo. Sub ŝia gvidado, ankaŭ ŝiaj edzo Song Lipeng kaj filo Song Ye partoprenis en la verkado de paper-tranĉaĵoj. 


Por heredigi kaj disvolvi la arton de paper-tranĉado, Hua Li kun sia edzo fondis paper-tranĉaĵan studion en la urbo Jilin, kaj senpage faras trejnadon pri paper-tranĉado por handikapuloj. 

 

1126174331_15934357607111n.jpg

La 29an de junio, Hua Li faris paper-tranĉaĵon.

 

1126174331_15934357607691n.jpg

La 29an de junio, Hua Li instruis sian filon fari paper-tranĉaĵon. 

 

1126174331_15934357608001n.jpg

 La 29an de junio, Hua Li (maldekstre) instruis sian lernanton Wang Cong fari paper-tranĉaĵon


Fotoj de Zhang Nan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments