La plej famaj filmlokoj en Pekino

| 2020-07-09
Bookmark and Share

Multaj filmoj estis filmitaj en Pekino, kelkaj en famaj turismejoj de la urbo, aliaj en lokoj malmulte konataj eĉ de pekinanoj. Jen kelkaj lokoj kiuj povas venigi agrablajn rememorojn al kinarto-ŝatantoj.


Pekina Monda Parko


Jia Zhangke uzas analogiojn por prezenti la staton de nuntempa Ĉinio, kaj en Pekina Monda Parko la analogio estis jam preta por li: tie estas miniaturoj de la ĉefaj mirindaĵoj de la mondo. En La Mondo(2004), laboro en tiu parko estas prezentata kiel melankolia amafero.




Restoracio Moskvo


Unu el la plej memorindaj scenoj de Sub la varmo de la suno(1994), filmo de Jiang Wen, estas la vespermanĝo de grupo de junuloj en la Restoracio Moskvo dum la Kultura Revolucio(1966-1976), kiam ĝi estis la nura eksterlanda restoracio de Pekino, kiu alportis al multaj tiamaj pekinanoj la eblecon unuafoje gustumi eksterlandan manĝaĵon. Tiu fama rusa restoracio daŭre funkcias kaj servas tradician rusan manĝaĵon.




Beiwu Parko


Bela lago kaŝita malantaŭ Somera Palaco estis sceno por Sinjoro Ses (2015), de Guan Hu. La scenoj estis filmitaj dum vintro sur la frostita lago.



Malpermesita Urbo


La unua longdaŭra filmo filmita en la Malpermesita Urbo kaj ankoraŭ la nura kiu vaste uzis ĝin, La Lasta Imperiestro(1987) ankaŭ aperis ĝuste kiam Ĉinio malfermiĝis al la mondo en la 1980-aj jaroj. La filmo de Bernardo Bertolucci gajnis naŭ Oskarojn kaj estas tutmonde agnoskata kiel majstra verko.



Publika Banejo Shuangxingtang


Duŝo(1999) estas la korvarmiga dramo de Zhang Yang pri la klopodado konservi antikvan vivmanieron, kies simbolo estas la publikaj banejoj de Pekino. Vizito al Publika Banejo Shuangxingtang, priskribita kiel "la lasta en Pekino", ebligas al vi ne nur viziti la scenejon de la filmo, sed ankaŭ por baniĝi kaj sperti preskaŭ forpasintan parton de Pekina kulturo.



Zhongnanhai


En 1972, ĉina registaro invitis la italan reĝisoron Michelangelo Antonioni filmi dokumentarion en Ĉinio. Filmante meze de la Kultura Revolucio, Antonioni aldonis scenon antaŭ la pordego Xinhuamen, la enirejo de Zhongnanhai (ĉefsidejo de Ŝtata Konsilio kaj Ĉina Komunista Partio), al sia filmo. La pordego nuntempe konservas la saman aspekton.




Fantomdomo ĉe Chaoyangmennei, 81


Verdire la filmo ne estis filmita tie, sed La Domo Kiu Neniam Mortas(2014), horora sukceso de Raymond Yip baziĝas sur ĉi tiu reala loko, kie onidire estas la fantomo de virino kiu sin mortigis. Multaj homoj klopodis viziti tiun antikvan okcident-stilan domon post la publikigo de la filmo, sed oni ne rajtas eniri la konstruaĵon, nur vidi ĝin el ekstere.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: TimeOutBeijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments