El Popola Ĉinio>头条新闻>

Televida alarmo je 32 sekundoj antaŭ 5,1-magnituda tertremo en Tangshan

| 2020-07-13
Bookmark and Share


Je la 6a horo kaj 38 minutoj de la 12a de julio 5,1-magnituda tertremo okazis en Guye-distrikto, Tangshan-urbo, Hebei-provinco, Ĉinio. Ĝi estas postskuo de la tertremego de Tangshan en 1976. Ĝis nun neniu morto kaj vundiĝo estas raportita.


Laŭ retanoj, homoj en Pekino, Tianjin kaj aliaj lokoj perceptis la tertremon.


Iu Tianjin-ano diris en Mikroblogo, ke matene alarmo abrupte aperis en televidila ekrano: "4,8-magnituda tertremo okazos proksime al Guye de Hebei. Tianjin-anoj milde ĝin sentos, bonvolu racie eviti riskojn", akompanate de retrokalkulo per virina voĉo. Post tio li sentis skuon.


Je 32 sekundoj antaŭ la tertremo en Mikroblogo la Instituto pri Viv-zorgado de Chengdu publikigis al Tianjin alarmon pri la tertremo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments