El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Kungfu-o? Akrobataĵo? Jen la sporto -- "flosado per bambuo"!

| 2020-07-14
Bookmark and Share

Flosado per bambuo estas unika popola arto ĉe la rivero Chishui de la norda parto de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La sportanto nudpiede staras sur rekta bambuo longa je almenaŭ 8 metroj, kaj tenas en sia mano same rektan bambuon kun longeco de ĉirkaŭ 4 metroj. La longa bambuo funkcias kiel flosigilo kaj la mallonga kiel remilo, kaj per ili oni remadas kaj antaŭeniĝas flosante sur akvo.


Tia flosado per sola bambuo aperis antaŭ ĉirkaŭ 3 mil jaroj. En la antikveco, tio estis surakva vetur-maniero kaj labor-lerteco de homoj, kiuj vivas en la norda parto de Guizhou. Nun, dank' al la evoluo kaj progreso de la socio, la iama trafikrimedo jam fariĝis distra sporto kaj porkonkursa programo.










Jen prezentado de flosado en Guizhou-provinco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments