El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakuloj de MOS atingis Ĉinion

| 2020-07-16
Bookmark and Share

La 13-an de julio, Hua Chunying, proparolanto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris ke post interkonsiliĝo, la ĉina registaro konsentis ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) sendos fakulojn al Pekino por kunlabori kun ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj por serĉi la originon de la nova koronviruso. Jam atingis Ĉinion du fakuloj el MOS.


Laŭ klarigo de Hua, Ĉinio kaj MOS interkonsentas, ke serĉado de la origino de la nova koronviruso estas scienca temo kaj devas esti kunfarita de sciencistoj de la tuta mondo. MOS opinias, ke origin-serĉado estas longdaŭra laboro kiu postulas kunlaboron inter diversaj landoj. MOS laŭbezone faros similajn esplorojn en aliaj landoj kaj regionoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments