Reta IJK: ĉu bona ideo?

| 2020-07-16
Bookmark and Share

Mi delonge aŭdas kritikojn de kelkaj esperantistoj al UEA kaj TEJO pro tio, ke ili insistas en ĉeestaj kongresoj en plena erao de interreto. Estas vere, ke esperanta movado alkutimiĝis al modelo iom kaduka por nia epoko, bazita en kluboj kaj kongresoj, kaj ĝis nun ne sufiĉe esploris la novajn eblecojn alportatajn al ni de novaj teknikoj, sed aliflanke ne eblas brakumi amikon surrete, nek entuziasme kunkanti kaj kundanci dum reta koncerto.


QQ图片20200716103840.png

Mi en la reta kongresejo de IJK


Estas vere, ke dum la lastaj jaroj estis kelkaj paŝoj cele al iugrada modernigo de grandaj esperantaj kongresoj, kiel ekzemple retaj elsendoj de kelkaj programeroj, sed neniu pli aŭdaca paŝo estis farita ĝis tiu ĉi jaro, kiam la pandemio de KOVIM-19 devigis esperantistojn elekti inter retaj kongresoj aŭ nenio. Finfine Esperantujo komencis profunde esplori kaj uzi la rimedojn alportatajn de interreto kaj novaj teknikoj por nia movado (mi agnoskas, ke en Esperantujo delonge estas bonaj iniciatoj, kiel babilejoj, Amikumu, kanaloj en Youtube kaj retaj kursoj, sed ili fokusas en instruado kaj interhomaj rilatoj, la movado mem malrapide adaptiĝas al nia epoko).


Mi pensas, ke ekde tiu ĉi jaro niaj kongresoj neniam plu estos samaj kiel tiuj de la pasinteco, kaj supozas ke ĉiu estonta kongreso iugrade profitos de novaj teknikoj kaj ebligos al neĉeestantoj retan partoprenon en almenaŭ parto de la kongresa programo.


Por ĉijara IJK oni disvolvis bonegan retan kongresejon, kun multaj iloj interesaj por la kongresanoj, kaj eĉ klopodis daŭrigi tradiciajn programerojn de ĉeesta IJK, kiel drinkejo kaj gufujo, kiuj teorie postulas ĉeeston de homoj en fizika ejo. Ankaŭ estis kreitaj du ĉambroj por videa babilado, nomitaj Manĝejo kaj Koridoro, kun la celo simuli tiujn du ejojn de kongresejo kie homoj kutime renkontiĝas por babili.


Sed en fizika kongresejo estas facile renkonti amikojn por babili, ĉar sufiĉas piediri tra koridoro por tuj renkonti iun, ne gravas ĉu estas mateno, post-tagmezo, vespero aŭ eĉ frumateno. En la babilejoj de reta kongresejo, male, foje estis babilado inter grupoj, foje simple estis neniu tie, kaj mi ne sukcesis babili kun plejparto de miaj amikoj partoprenantaj la kongreson.


QQ图片20200716113427.png

Koncerto de Jonny M.


Ankaŭ la rete-elsenditaj koncertoj ne estas samaj kiel tiuj de ĉeesta kongreso, TEJO havis bonan ideon ebligi al spektantoj fari demandojn al la artistoj, respondotaj dum etaj babiladoj inter unu kanto kaj alia, sed foje tiuj babiladoj estis iom pli longaj ol dezirinde kaj iom tedigis la spektantojn. Sed la ĉefa manko en retaj koncertoj estas tiu gaja etoso en kiu homoj kunkantas kaj kundancas. Ĉijarajn koncertojn ni spektis sidantaj antaŭ komputilo aŭ kuŝantaj sur lito. Mi tamen scivolemas pri kiel la artistoj sentas sin dum retaj koncertoj, ĉar nun realiĝas la “profetaĵo” de la kanzono For, de Esperanto Desperado“kiam mi staris sur scenejo, malaperis la publik’”: artistoj ne povas vidi la spektantaron dum koncerto, kaj mi ne certas ĉu ili ricevas informon pri kiom da homoj ilin spektas, sed Nanne Kalma, dum la koncerto de Kajto, bele klarigis la aferon per la jenaj vortoj, “ni ne vidas vin, sed sentas ke vi estas tie”. Mi rimarkis, tamen, ke dum retaj koncertoj la nombro de spektantoj draste ŝanĝiĝas, dekoj da homoj foje eliras la koncertejon kaj poste revenas.


Prelegoj, kursoj kaj atelieroj estis ŝajne la partoj de la reta kongreso kiuj plej bone funkciis: la sistemoj disvolvitaj de E@I montriĝis tre taŭgaj por esperantaj kongresoj, kaj mi esperas ke oni daŭre uzos ilin en estonteco por venontaj kongresoj: krom prelegi kaj montri lumbildon sur ekrano, eblas elekti kiuj rajtas aŭ ne rajtas paroli, estas reta tabulo sur kiu oni povas skribi kaj desegni, kaj oni povas eĉ dividi la ĉeestantojn en grupetoj kaj meti ilin en aliaj ĉambroj por plenumi aktivaĵon dum ateliero.


Jen kelkaj rimarkoj pri prelegoj kiujn mi ĉeestis: en multaj oni malpermesis al spektantoj ŝalti siajn kameraojn, sekve oni vidis sur ekrano nur vizaĝo(j)n de la preleganto(j)n. En aliaj, tamen, estis male, ĉiuj povis uzi kameraon, kiel ekzemple dum prelego pri kiel ekzerciĝi sur seĝo (tre utila por homoj kiel mi, kiuj laboras antaŭ komputilo), kaj la preleganto ne nur montris al ni kiel fari la ekzercojn, sed ankaŭ povis vidi nin kaj tuj korekti misekzercadon.


QQ图片20200716113441.png

Estas mojosaj retaj glumarkoj uzeblaj de IJK-partoprenantoj


Aliflanke, mi rimarkis, ke en reta kongreso tre ofte homoj alvenas malfrue aŭ foriras dum prelego. Tion parte klarigas la naturo de retaj eventoj (oni povas reveni poste kaj spekti pasintajn programerojn de la kongreso), parte klarigas la dinamikon de ĉiutaga vivo: kongresanoj ĉifoje ne ferias por partopreni la kongreson, do ili kongresumas dum ilia libera tempo, sed ofte bezonas foriri por labori, prizorgi familion, dormi (kongresanoj estas en apartaj horzonoj) aŭ trakti personan problemon. Ja estas bona ideo ebligi al ni spekti kongresajn programerojn post kiam ili okazis, tio ebligis al mi spekti koncertojn kaj prelegojn kiujn mi maltrafis, en momento pli oportuna.


Kun entuziasmo mi atendas la baldaŭajn retajn kongresojn de ILEI kaj UEA. Se vi ne spertis ĉijaran IJK-n, kaptu la ŝancon partopreni en tiuj du aranĝoj kiuj ĝin sekvas, ja indas la sperto!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: ekranbildoj




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments