Elstaraj ĉinaj sciencistoj kreis stipendion por studentoj

| 2020-07-16
Bookmark and Share

Prof-ro Tang Youqi, fama biokemiisto, profesoro kaj akademiano, festis sian 100-an naskiĝtagon la 11-an de julio. Tiu tago ankaŭ markis la lanĉon de stipendio por studentoj de Pekina Universitato, sub aŭspicioj de Tang kaj lia edzino Zhang Lizhu.


微信图片_20200716091407.jpg

Prof-ro Tang Youqi subskribas donacinterkonsenton ĉe la starigo de stipendio por studentoj en Pekina Universitato donita de li kaj lia edzino Zhang Lizhu.


La vivrakonto de la paro estas legendo.


Tang naskiĝis en 1920 en Ŝanhajo, kaj enamiĝis al sciencoj kiam li estis infano. En 1937, li finis mezlernejon kun elstaraj notoj.


Tang volis kandidatiĝi por studi en Universitato Tsinghua de Pekino, sed tiam komencis la rezistmilito kontraŭ japana agreso kaj Universitato Tsinghua ĉesis akcepti studentojn el Ŝanhajo. Li komencis siajn studojn en Tongji-Universitato de Ŝanhajo.


微信图片_20200716091413.jpg


En 1944, Tang iris al Usono por daŭrigi siajn studojn sub la gvido de Nobelpremiito Linus C. Pauling. En Usono, Tang ekregis teknikojn kiel kemio pri kristaloj kaj molekula biologio.


Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Tang decidis reveni al sia patrujo. Tamen laŭ tiamaj reguloj, kiel scienca studento el Ĉinio, oni malpermesis al li forlasi Usonon. "Mi estas ĉino kaj mi devas reveni al mia patrujo por helpi ĝiajn kemiajn esplorojn atingi pli altan nivelon," Tang diris. Kun helpo de sia gvidanto, Tang revenis al Ĉinio tra Svedio, kiu estis ĵus estiginta diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.


微信图片_20200716091417.jpg


En 1951, Tang komencis instrui molekulan strukturon kaj kemian ligadon en Universitato Tsinghua. En 1952, li eklaboris en Pekina Universitato, kie li restis dum pli ol 50 jaroj!


Tang el nulo konstruis la esplor- kaj labor-kampojn pri kemio de kristaloj kaj strukturoj de Ĉinio. Li mem kompilis instru-materialojn, kreis kursojn por sisteme instrui studentojn kaj popularigis kristal-kemion en universitatoj de la tuta lando.


La edzino de Tang, Zhang Lizhu, naskiĝis en 1921 en Ŝanhajo. En 1950, ŝi diplomiĝis ĉe Reĝa Kolegio pri Obstetriko kaj Ginekologio en Britio. Unu jaron poste, ŝi revenis al Ĉinio.


微信图片_20200716091421.jpg


Post edziĝo al Tang en 1952, ŝi tuj engaĝiĝis en la konstruado de la Tria Hospitalo de Pekina Universitato kaj fariĝis, en 1958, direktoro de la ĵus fondita sekcio pri obstetriko kaj ginekologio.


En 1982, Zhang komencis sin dediĉi al esplorado pri artefarita fekundigo. Danke al la komunaj klopodoj de Zhang kaj ŝiaj kolegoj, la unua bebo kreita per tiu tekniko sur ĉina ĉeftero naskiĝis en la Tria Hospitalo de Pekina Universitato en 1988.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments