El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pliboniĝo de ĉina ekonomio altigas mondan fidon

| 2020-07-20
Bookmark and Share


La ĉina ekonomio en la dua trimestro kreskis je 3,2% kaj je 10% pli alte ol -6,8% de la antaŭa trimestro. La ĉina ekonomio eltenis la "grandan teston" de la pandemio de KOVIM-19 kaj altigas la fidon de la internacia komunumo.


Ekonomikisto el la usona banko Goldman Sachs asertis en raporto, ke la ekonomia konduto de Ĉinio en la dua trimestro superis tiun atendatan de la merkato, danke al reduktiĝo de influo de la viruso sur la ekonomio kaj fortaj subtenaj politikoj de la registaro.


Analizisto de la aŭstralia ANZ-Banko verkis en raporto publikigita antaŭ publikigo de MEP-donitaĵoj, ke la kresko en ĉi tiu trimestro pruvos, ke "la ĉina ekonomio revigliĝas en la post-pandemia tempo, almenaŭ unu aŭ du trimestrojn pli rapide ol aliaj regionoj de la mondo."


La usona ĵurnalo The Wall Street Journal menciis, ke ekde eksplodo de KOVIM-19 Ĉinio estas la unua granda ekonomio, kiu rekomencas kreskadon.


La brita novaĵagentejo Reuters konfirmis en sia raporto la tendencon de stabila revigligo de la ĉina ekonomio, kaj asertas, ke tio rezultas de rimedoj alprenitaj de la lando por reagi al la situacio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments