El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvojaĝis la unua turista grupo el Pekino

| 2020-07-22
Bookmark and Share


La 21an de julio grupo el dek turistoj flugis per la flugo KN5867 el Daxing-a Flughaveno al Rizhao de Shandong-provinco. Tio estas la unua turista grupo el Pekino post remalfermiĝo de grupa vojaĝo inter provincoj.


Ekde nul horo de la 20a de julio la kriz-responda nivelo pri publika sano de Pekino alĝustiĝis de la dua al la tria, kaj samtempe rekomenciĝis grupaj vojaĝoj aranĝataj de pekinaj vojaĝagentejoj kaj interretaj vojaĝkompanioj.


Flugkompanioj diskonigos plurajn produktojn kiel familia vojaĝo kaj difinita vojaĝo laŭ la postulo por preventi kaj regi la pandemion de KOVIM-19.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments