Ĉina mezlernejano lertiĝas pri longdistanca kurado

| 2020-07-24
Bookmark and Share

Zheng Guohua estas 17-jara mezlernejano de la aŭtonoma regiono Interna Mongolio, norda Ĉinio, kiu rompis plurajn rekordojn pri longdistanca kurado en sia lernejo. Ĉiumatene je la kvara horo, Zheng Guohua komencas sian kuradon surstrate, akompanata de sia patro, Zheng Long, sur motorciklo. Krom la kurado, la patro ankaŭ ellaboris striktan trejnan planon por sia filino, kun la uzo de "trejnejo", kiun li mem konstruis per materialoj kolektitaj dum lia libera tempo. Li bezonis duonmonaton por konstrui la trejnejon kaj pliefikigi la trejnadon de sia filino. Li ĉiam akompanas sian filinon al lernejaj sportkunvenoj kaj akompanas ŝin en la konkursoj. Zheng Guohua diris, ke foje ŝi volis ĉesi sian trejnadon, tamen estis kuraĝigita de patro per jenaj vortoj: "Nur pagante la prezon de Superhomo vi povas fariĝi Superhomo."


















Redaktis: Rafael

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments