Tradicia danco kontribuas por forigi malriĉecon en vilaĝo

| 2020-07-24
Bookmark and Share

Danco Jiuhe Zhuo, originita en Qonggyai-gubernio de la urbo Shannan, en Tibeto, havas historion de pli ol 1.300 jaroj. Ĝi estis la preferata danco de lokaj homoj en Shannan por allogi bonŝancon ekde antikveco kaj fariĝis konata tambura talidanco en Tibeto. Nyima, heredanto de Jiuhe Zhuo-danco, kiu estas nacia nemateria kultura heredaĵo, lernis ĝin de sia patro kiam li estis nur naŭ-jara, kaj sin dediĉas al Zhuo-danco jam de pli ol 60 jaroj. Li iam gajnis nacian premion por popolaj artoj. Post jardekoj de studado pri la danco, Nyima kreis sian unikan stilon. Dum la dancado, li ludas la rolon de ĉefdancisto, kiu regas la movadojn kaj ritmon de la danco. Nyima trejnis dekduojn da metilernantoj kaj estigis Zhuo-dancan prezentadon en Vilaĝo Jiuhe. Nun junaj dancistoj ofte sin prezentas en malsamaj lokoj. Zhuo-danco kontribuas por disvolvadi lokan turismon kaj redukti malriĉecon en la vilaĝo (Fotoj: Xinhua / Zhan Yan).














Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments