El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio sukcese lanĉis unuan marsan sondilon

| 2020-07-24
Bookmark and Share


La 23an de julio Ĉinio ĵetis marsan sondilon, celante plenumi orbitadon, almarsiĝon kaj rondiron en unu misio kaj fari sian unuan paŝon en planeda esplorado de la sunsistemo.



Changzheng-5, la plej granda portoraketo de Ĉinio, kiu portis la spacveturilon kun maso de ĉirkaŭ 5 tunoj, flugis ĉielen el Wenchang-a Kosmodromo sur la marbordo de la ĉina insula provinco Hainan je 12:41 posttagmeze laŭ la pekina tempo.



Laŭ la Ĉina Nacia Spaca Administracio, post ĉirkaŭ 36 minutoj, la spacveturilo, inkluzive de orbitilo kaj marsa veturilo, estis en la ter-marsa transiga orbito, komencante preskaŭ sep-monatan vojaĝon al la ruĝa planedo.


La administracio klarigis, ke la unua marsa sondilo de Ĉinio estas nomita Tianwen-1, kiu signifas "Demandojn al la Ĉielo" kaj devenas de poemo verkita de Qu Yuan (ĉirkaŭ 340 a.K. - 278 a.K.), unu el la plej grandaj poetoj de antikva Ĉinio. La nomo signifas persistemon de la ĉina nacio en serĉado de vero per scienca esplorado de naturo kaj universo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments