El Popola Ĉinio>头条新闻>

Samtempe aperis suna haloo kaj iriza nubo en Pekino

| 2020-07-24
Bookmark and Share

Ekde la 20-a de julio, malaltiĝis la kriz-responda nivelo pri publika sano de Pekino. Eble por tion bonaǔguri, tagmeze de la 19-a de julio en la distrikto Changping de Pekino samtempe aperis suna haloo kaj iriza nubo, kiujn multaj retumantoj fotis.










Suna haloo, kiu nomiĝas ankaǔ ronda ĉielarko, estas optika fenomeno en la atmosfero. Ĝi formiĝas pro refrakto aǔ reflekto de glacieroj, kiam sunlumo trairas nubon. La kaǔzo de formiĝo de la iriza nubo similas al tiu de la suna haloo, sed ambaǔ aspektas diference. La apero de la iriza nubo postulas taǔgan angulon inter sunlumo kaj nubo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments