El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Belega antikva templo sur Jangzio!

| 2020-07-27
Bookmark and Share

Antaŭ ne longe, fortaj pluvoj kaŭzis plialtiĝon de la akvonivelo de la rivero Jangzio super la 1,33-metra avertlimo. Okazis inundoj, digoj rompiĝis, vojoj malaperis... Meze de tiom granda detruado, antikva templo restas sendifekta inter la akvoj de Jangzio en la provinco Hubei de Ĉinio. Fakte, ĝi staras sur la sama loko jam de pli ol 700 jaroj, proksime al la urbo Ezhou, nomiĝas Guanyin-Pavilono, ankaŭ konata kiel “Pavilono de Diino de Kompato", origine konstruita en 1280 pK., dum Yuan-dinastio. Ĝi estas la nura templo konstruita sur la preskaŭ 4000-mejle longa rivero Jangzio, kaj estis renovigita plurfoje dum la dinastioj Ming kaj Qing. La 300-kvadrat-metra templo estas konstruita sur granda roko meze de la rivero. Dum la pluvsezono, ĝia fundo troviĝas sub la akvo, kaj pro tio la konstruaĵo aspektas kvazaŭ flosanta. Ĝi estas oficiale fermita al la publiko, sed kelkaj aventuremaj naĝantoj vizitas kaj esploras ĝin. Tra la jaroj, inundoj kaj pezaj pluvoj detruis arbojn kaj pli modernajn strukturojn, sed Guanyin-pavilono brave rezistas.
















Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments