El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermo de usona ĝenerala konsulejo en Chengdu estas ĝusta kaj necesa reago

| 2020-07-28
Bookmark and Share

La 27an de julio en regula gazetara kunveno de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, proparolanto de la ministerio, diris, ke Ĉinio postulas, ke Usono fermu sian ĝeneralan konsulejon en Chengdu kaj Ĉinio transprenu ĝin, kio estas ĝusta kaj necesa reago kontraŭ tiu ĉi absurda ago de Usono fermi ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston kaj perforte eniri en la konsulejon.


Wang diris, ke la 21-an de julio Usono unuflanke faris provokon kaj subite postulis, ke Ĉinio fermu sian ĝeneralan konsulejon en Houston. Pri tio Ĉinio klopodis por trakti kun Usono kaj postulis, ke Usono tuj nuligu tiun eraran decidon, alie Ĉinio faros ĝustan kaj necesan reagon. La 24-an de julio la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj postulis, ke Usono fermu sian ĝeneralan konsulejon en Chengdu. Antaŭtagmeze de la 27a de julio, laŭ la ĉina postulo, usonanoj sin retiris el la ĝenerala konsulejo kaj fermiĝis la konsulejo en Chengdu. Post tio ĉinaj aŭtoritatoj eniris la konstruaĵon kaj transprenis la ĵus fermitan konsulejon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments