El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 1 200 sciencistoj kritikis la usonan registaron pro ĝia kalumnio kontraŭ profesiaj scioj

| 2020-07-28
Bookmark and Share


Laŭ raporto de retejo de la brita ĵurnalo The Guardian en la 20-a de julio, pli ol 1 200 sciencistoj el la Usona Nacia Akademio de Sciencoj subskribis publikan leteron, kiu riproĉas Trump pro liaj kalumnioj kontraŭ profesiaj scioj.


Tiuj sciencistoj montris, ke la usona registaro ne donis sufiĉan atenton al la krizo kaŭzita de KOVIM-19 kaj ignoris iliajn konsilojn, inkluzive de la neceso surhavi maskon kaj la risko pri uzo de neatestitaj medikamentoj.


Laŭ la raporto, komence la publika letero estas lanĉita kiel reago al tio, ke Trump malakceptis averton de fakuloj pri klimatologio. Usona astronomo Ray Weymann, unu el la lanĉintoj de la publika letero, diris, ke tiuj sciencistoj refoje faris la subskribon pro sia seniluziiĝo pri la reago de la usona registaro al la pandemio.


Krome, alia afero, kiu vekis kritikojn de sciencistoj, estas ke la usona registaro intencas ĉesigi financan subtenon al la usona Centro por Preventado kaj Regado de Malsanoj. Ĉar laŭ tiuj sciencistoj, la centro estas tre grava por preventado kaj regado de la pandemio.   


Usona klimat-esploristo Lawrence Livermore diris, ke la usona registaro jam ŝanĝis la signifon de ilia ekzisto kiel usonaj sciencistoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments