El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri-gorĝa akvorezervejo blokis 36,7% de la tria inundo

| 2020-07-28
Bookmark and Share


Je la 14a horo de la 26a de julio pro pluvego en la supra parto de Jangzio, la akvo alfluanta la tri-gorĝan akvorezervejon kalkuliĝis al 50 mil kubmetroj sekunde. Venis la tria inundo de Jangzio ĉi-jare.


Je la 14a horo de la sekva tago la akvofluo tie atingis 60 mil kubmetrojn sekunde, kaj la akvorezervejo blokis kaj mildigis 36,7% da inundo.


Ekde la 18a de julio, la akvorezervejo naŭ-foje ĝustigis sian kvanton de akvo-ellaso. Je la 12a horo de la 25a de julio ĝi malaltigis la akvonivelon al 158,56 metroj kaj tiel altigis akvokonservan kvanton je 14,108 miliardoj da kubaj metroj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments