El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Xi Jinping: Ni subtenu AIIB kaj bone funkciigu AIIB

| 2020-07-29
Bookmark and Share


La 28an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping parolis en la malferma ceremonio de la videa jarkunveno de la kvina estraro de Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB).


Xi esprimis gratulon al la jarkunveno kaj pozitive taksis la senĉesan disvolvadon kaj pligrandiĝon de AIIB. Xi montris, ke Ĉinio ĉiam subtenas kaj praktikas plurflankismon, kune kun diversaj membroj apogas kaj bone funkciigas AIIB laŭ la spirito de malfermo, kunlaboremo kaj komuna gajno, kaj donos pli grandan kontribuon al traktado de riskoj kaj defioj kaj al realigo de komuna evoluado de la internacia komunumo.


Xi emfazis, ke en la lastaj pli ol kvar jaroj post ekfunkciiĝo, AIIB atingis la nunajn 102 membrolandojn, inkluzive de ĝiaj 57 kunfondintoj. La amika rondo pligrandiĝas, la nombro de bonaj partneroj pliiĝas kaj kvalito de kunlaboro plialtiĝas.


Xi diris, ke AIIB devas fariĝi nova platformo por akceli komunan disvolvadon de la membroj kaj stimuli konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco. Kun tiu celo, Xi elmetis la jenajn kvar proponojn:


Unue, fokuso en komuna disvolvado kaj konstruado de AIIB kiel novtipa plurflanka invest-banko, kiu stimulos tutgloban komunan disvolvadon.


Due, kuraĝe novigi kaj konstrui AIIB kiel novtipan disvolvan kaj praktikan platformon, kiu evoluos sekvante la epokon.


Trie, alpreni la plej bonan praktikon kaj konstrui AIIB kiel novtipan internacian kunlaboran establaĵon, kiu havos altnivelan normon.


Kaj kvare, persisti en malfermo kaj ampleksigo kaj konstrui AIIB kiel novan modelon de internacia plurflanka kunlaboro.


Fine, Xi emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas plurflankismon, praktikas ĝin kaj kun diversaj landoj strebas al disvolvado laŭ la spirito de malfermo, kunlaboremo kaj komuna gajno. Kune kun aliaj membrolandoj, Ĉinio subtenos kaj bone funkciigos AIIB kaj donos pli grandan kontribuon al traktado de riskoj kaj defioj kaj al realigo de komuna disvolvado de la internacia komunumo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments