El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Antaŭ 36 jaroj: Ĉinio en la Olimpikoj de Los-Anĝeleso

| 2020-07-29
Bookmark and Share

La 28an de julio 1984 estis malfermitaj Someraj Olimpikoj en Los-Anĝeleso, Usono. Ĝi estis la unua olimpiko post 1952 en kiu Ĉina Popola Respubliko partoprenis. La unuan ormedalon de tiuj olimpikoj gajnis la ĉino Xu Haifeng en la konkurso pri pafado per pistolo je 50-metra distanco - li estas la unua atleto de Ĉina Popola Respubliko premiita per olimpika medalo.






Sed la granda heroo de tiuj olimpikoj estis Li Ning, kiu gajnis ses medalojn, tri orajn, du arĝentajn kaj unu bronzan, en gimnastiko. Li ricevis la kromnomon "Princo de Gimnastoj", kaj havis la honoron ekbruligi la olimpikan flamon dum la malfermo de olimpikoj en Pekino, en 2008.


微信图片_20200729091459.jpg


Ĉinio sendis 216 konkurantojn al Los-Anĝeleso – 132 viroj kaj 84 virinoj – kiuj partoprenis en 105 eventojn en 19 sportoj, gajnis 15 orajn, 8 arĝentajn kaj 9 bronzajn. Ĉinio finis tiujn Olimpikojn en la impresa kvara pozicio sur la medalrango.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ThatsBeijing





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments