El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urumĉio komencis la duan senpagan nukleacidan testadon en altriskaj regionoj

| 2020-07-29
Bookmark and Share

Laŭ klarigo de Zhang Wei, direktoro de la Urumĉia Komisiono pri Sano, en la 26-a de julio, multaj regionoj kaj gubernioj de la urbo Urumĉio jam plenumis la senpagan nukleacidan testadon. En la sama tago, Urumĉio komencis la duan senpagan nukleacidan testadon en altriskaj regionoj, inkluzive de Tianshan kaj Sayibak.


Laŭ Lu Chen, vicprezidanto de la speciala hospitalo pri KOVIM-19 en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, post apero de KOVIM-19 en Xinjiang, la Mekanismo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Kuna Preventado kaj Regado de KOVIM-19 tuj sendis fakulojn, kiuj havas riĉan sperton kontraŭ KOVIM-19, el Pekino, Sichuan, Jiangsu, Hubei kaj aliaj provincoj al la hospitalo por kune kun aliaj fakuloj de Xinjiang kuraci kaj savi infektitojn.     


Ĝis la 25-a de julio, en Xinjiang estas 137 konfirmitaj kazoj, inter kiuj 2 estas en krizeco kaj 14 estas severe infektitaj.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments