El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interna Mongolio de Ĉinio: lanĉita la unua vortaro de la etno Oroĉeno

| 2020-07-31
Bookmark and Share

La 23-an de julio la registaro de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio, okazigis gazetaran konferencon pri eldono de la vortaro de parola lingvo de la ĉina etno Oroĉeno, kaj pri lanĉo de aplikaĵo por interrete lerni la oroĉenan lingvon.


139236691_15955574092971n.jpg


En Ĉinio estas malpli ol dek mil oroĉen-oj. Oroĉeno estas la lasta ĉasista etno en la lando. Ĝi ne havas skribon kaj daŭrigas sian kulturon per buŝoj.


Por ke la oroĉena lingvo ne endanĝeriĝu pro tro malmultaj uzantoj, en 2017 la urbo Hulun Buir, kie vivas la plej multaj oroĉen-oj, komencis kompiladon de la vortaro. La kompilantoj signis la oroĉenajn vortojn laǔ la Internaciaj Fonetikaj Simboloj kaj aldonis klarigojn. Samtempe, Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj ellaboris aplikaĵon por lernado surrete. Tio signifas sistemiĝon kaj cifereciĝon de protektado al lingvoj de etnoj.


Laǔ rilata diskonigo, tiaj vortaroj por la etnoj Evenko kaj Dauro estas en kompilado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments