Hunan de Ĉinio: rakonto pri "kuracisto de agrikulturaj maŝinoj"

| 2020-07-31
Bookmark and Share

Telefoni al kliento por demandi pri "malsano" de agrikultura maŝino, stiri aŭton al la kliento, rapide kontroli la paneon, refunkciigi la maŝinon kaj tuj veturi al alia kliento... Jen la ĉiutaga laboro de Tang Liehui, "kuracisto de agrikulturaj maŝinoj". Li naskiĝis en 1974 en la urbo Yiyang de la provinco Hunan, kaj riparas agrikulturajn maŝinojn jam de 26 jaroj.


Ekde la jaro 2016, li estas la plej eminenta riparisto de agrikulturaj maŝinoj en la kompanio. En agrikultura laborplena sezono, li laboras de la 6-a horo ĝis la sekvataga frumateno kaj riparas 10 maŝinojn tage. En sia malofta libera tempo, li ŝatas legi artikolojn pri riparado de agrikulturaj maŝinoj en interretaj forumoj por lerni novajn sciojn. Pro sia senĉesa lernado, li kapablas malkovri paneon en mallonga tempo kaj rapide helpi kamparanojn tiu-flanke. Kvankam tiu laboro estas laciga kaj man-vundiga, li tre ŝatas la laboron, "Ne gravas por mi la lacigo, rapida riparado povas kreskigi enspezojn de klientoj".


1.jpg

Tang Liehui riparas agrikulturan maŝinon.


1126270224_15953874702191n.jpg

Tang Liehui kaj lia kolego transformas kolzan rikoltmaŝinon en la rizan.


1126270224_15953874703311n.jpg

Tang Liehui (supre), liaj kliento (meze) kaj kolego kune riparas rikoltmaŝinon.


1126270224_15953874706091n.jpg

Tang Liehui riparas maŝinon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments