Virtuala Kongreso de UEA, sukcese malfermita!

| 2020-08-03
Bookmark and Share

Tra la mondo iras forta VK! Virtuala Kongreso (VK) de UEA estis inaŭgurita kun preskaŭ 2 mil aliĝintoj. La ceremonio komenciĝis per filmeto kun scenoj de montrealo, urbo kiu devus gastigi ĉi-jaran UK, kun la kanto Halleluja, de Leonard Cohen, kantata de Ĵomart kaj Nataŝa.


Parolado de UEA-prezidanto Duncan Charters en la Solena Malfermo


Fernando Maia Jr., vic-prezidanto de UEA, bonvenigis la kongresanojn kaj kungvidis la ceremonion kun Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo, Kongresoj, Biblioteko kaj Eldonado. 


En sia salutparolo, Raola omaĝis Hector Hodler okaze de la centjariĝo de lia forpaso. Hodler estis homo de grandaj idealoj, kiu alte taksis la gravecon de edukado, multe verkis pri monda paco kaj monda internacia ordo. Raola ligis la malfacilaĵojn pri okazigo de Universalaj Kongresoj, pro la unua Mondmilito, en la epoko de Hodler al la nuna malfacilo alportata al realigo de UK pro la pandemio. En tiu epoko, samkiel nun, estraro de UEA strebadis, sed la momento estis malfacila. Ĉi foje la solvo venis per okazigo de virtuala kongreso, kiu post longa laboro fariĝis realo.

 

Brian Moon salutis nome de la Akademio de Esperanto kaj invitis kongresanojn ĉeesti programerojn de la akademio kaj konatiĝi kun ĝia laboro.

 

Vinko Markovo salutis nome de SAT kaj anoncis la ĵus-eldonitan novan version de PIV, kiu centjariĝas ĉi-jare. La libroj estas jam presitaj, kaj la reta versio estas jam alirebla per la provizora retadreso https://bertilow.com/vortaro.net/. Baldaŭ la nova versio de la vortaro migros al la  kutima retadreso de reta PIV, http://vortaro.net/.


Charlotte Scherping Larsson, ĵus-elektita prezidanto de TEJO, salutis la kongresanojn, parolis pri aktiveco de junuloj en retaj kongresoj, rakontis pri ĉi-jara reta IJK, kaj substrekis, ke homoj kiuj neniam havis eblecon vojaĝi finfine havas oportunon partopreni internaciajn kongresojn. Ŝi konsilis al la kongresanoj profiti tiun unikan ŝancon konatiĝi kun tiuj unuafojaj kongresanoj.


Muzika paŭzo dum la Solena Malfermo


Mirejo salutis la kongresanojn nome de ILEI, raportis pri la ĵus-okazinta VEKI (Virtuala Esperanto-Kongreso de ILEI) kaj parolis pri la longa kunlaboro inter ILEI kaj UEA. Ŝi laŭdis la Eventan Servon de UEA, absolute necesa kaj grava ilo por esperantistoj, kaj proponis similajn platformojn, nomitaj Instruservo kaj Prelegservo.

 

Duncan Charters, UEA-prezidanto, parolis pri la rekreo de UK en virtuala formo. UEA esperas, ke per tiu ĉi kongreso ni konsciu pri la tutmondeco de nia lingvo kaj komunumo. Malgraŭ la malfacilaĵoj de ĉi tiu jaro, ni sukcesis kunlabori, ĉar ni kapablas rigardi la situacion laŭ malsamaj perspektivoj. Komence de la jaro, li lanĉis la ideon de kuraĝo kaj espero kiel gvidiloj por esperantistoj. Esperantismo gvidas nin al tio, kio unuigas nin: la ideo, ke ni estas ununura homa raso, kaj respektas diversecon.

 

Normand, Prezidanto de LKK de Montreala UK, la urbestrino de Montrealo, Valerie Plant, kaj Nicolas Viau, LKK-ano de Montreala UK, salutis la kongresanojn.

 

Normand parolis pri la kongresa temo, 75-jariĝo de UN, kaj proponis por UK 2022 la temon Jardeko de Tago de Indiĝenaj Lingvoj de UN.

 

Valerie gratulis UEA pro Monda Festo. Ŝi substrekis la rolon de UEA en antaŭenigo de lingvoj kaj pli harmonia komunikado inter popoloj. Ŝi aparte laŭdis la temon “75-jariĝo de UN”.


Georges Sioui parolas al la kongresanoj


Nicolas Viau invitis Georges Sioui, reprezentanto de indiĝena etno de Ontario kaj Kebekio, paroli pri indiĝenaj lingvoj. Georges sugestis, por ke homoj komencu aŭskulti la voĉojn de indiĝenaj popoloj de Ameriko kaj de la mondo, kiuj havas saĝecon por dividi kun la homaro laŭ tiu spirito de egaleco subtenata de Esperanto. Li deklamis kvarlingvan poemon en la lingvoj angla, franca, portugala kaj hispana, kiuj estas la lingvoj vaste uzataj nuntempe de la popolanoj de Ameriko.


Sekve okazis muzika paŭzo, kaj du vankuveraj muzikistoj prezentis kelkajn kantojn en Esperanto. Ili estas patrino kaj filo, la patrino bone regas la lingvon kaj kantis, kaj ŝia filo, kiu ludas klavaron, eklernis Esperanton antaŭ ne longe kaj progresas en lernado. Oni atendas, ke ili faru belan koncerton en UK 2022.

 

Nome de la teknika teamo de VK, Petro Balaz salutis la kongresanojn kaj prezentis la platformon tra kiu okazas la kongreso.

 

Anstataŭ la tradiciaj Landaj Salutoj, estis Kontinentaj Salutoj: La unua kontinenta saluto venis el Oceanio; Lin Lisha, el Ĉinio, salutis la kongresanojn nome de Azio; Jeremie Sabiyumva el Burundo salutis la kongresanojn nome de Afriko; Ĵenja salutis la kongresanojn nome de Ameriko; kaj plurnacieca eŭropano Kryŝtof salutis nome de Eŭropo.

 

Fernando Maia Jr. klarigis pri la emblemo de la kongreso, kreita de la samideano David Campo Perez, el Kubo. La emblemo konsistas el tri strioj laŭ la primaraj koloroj, kiuj naskas la ĉielarkon, simbolo de nia Festivalo, ĉio sub la verda stelo de Esperanto. La tri strioj faras triangulon, kiu estas simbolo de unueco, kaj reprezentas unuiĝon kaj ligitecon de la diversaj kulturoj de la mondo kaj de ĉiuj indivuduoj el la homaro. Ili ankaŭ reprezentas la tri agadkolonojn de Unuiĝintaj Nacioj: paco (blua), homaj rajtoj (ruĝa) kaj daŭripova evoluigo (flava). La verda stelo en la supra angulo reprezentas nian komunan celon antaŭenigi pacon, homajn rajtojn kaj daŭripovan evoluigon ankaŭ per Esperanto. La blanka fono signifas, ke ĉiuj homoj havas la saman originon kaj vivas sub la sama ĉielo. La kongreso rezultas de kunlaboro inter UEA, E@I kaj Vinilkosmo. La ĵinglo uzata komence de ĉiu viv-elsendo estas ero de la himno de Esperanto, registrita de la grupo Akordo. Fernando ankaŭ anoncis, ke jam eblas aliĝi al la venontjara UK en Belfasto.

 

Orlando dankis al subtenantoj de la kongreso, kiuj subtenis ĝin finance, aparte al ESF kaj la entrepreno Kosmo Strategio, kiuj estas ĝiaj ĉefaj sponsoroj.

 

Sekve, LKK de UK 2022 en Montrealo sin prezentis kaj invitis la kongresanojn al tiu kongreso.

 

Internacia koruso kantis la himnon La Espero.


Unu el plej atendataj momentoj de la Solena Malfermo, la kantado de la himno La Espero, estis brile realigita kun kortuŝa surprizo por ĉiuj: sub la gvido de ĥorestrino Zdravka Boytcheva, esperantistoj de la tuta mondo kunkantis la himnon.

 

Tuj poste, Orlando Raola, estrarano de UEA, deklaris la kongreson malfermita.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments