El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Gansu de Ĉinio: lici-beroj ruĝas en la kampo

| 2020-08-03
Bookmark and Share

Somero estas tempo por rikolti berojn de licio. En Gaotai-gubernio, Zhangye-urbo, Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio, kamparanoj okupiĝas pri kolektado, sekigo kaj prilaborado de maturaj beroj. En la lastaj jaroj, la gubernio disvolvas plantadon sur Gobio kaj dezerto, kaj havas bonan efikon en ekonomio kaj ekologio. En la gubernio 5 firmaoj faras plantadon de licio sur Gobio je 22 mil muoj (preskaǔ 1 500 hektaroj), kaj vendas lici-berojn en- kaj eksterlande.










Licio estas unu el la solanaj plantoj kaj ĝiaj frukto kaj folieto estas manĝeblaj. Beroj de licio estas dolĉaj kaj havas medicinan valoron. Ili povas helpe altigi imunecon, malrapidigi maljuniĝon, mildigi lacecon kaj tiel plu. La nomo de la bero troveblas en klasikaj verkoj de Ĉinio antaǔ pli ol 2 mil jaroj. Internacie, bero de licio portas la nomon Wolfberry, kies deveno ne estas klara; ekde la 21-a jarcento, ĝi havas la novan nomon Goji Berry, kio signifas, ke ĉina lici-bero eniĝis en internaciajn merkatojn kaj pli kaj pli multaj alilandanoj konas ĝin kaj akceptis ĝian nomon gǒuqǐ laŭ prononco de la ĉina lingvo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments