Ĉina Fervojo: du-dimensia kodo sufiĉas por entrajniĝi
La 28-an de julio prove ekfunkciis la "fervoja e-karto" en la sistemoj de interurbaj fervojoj Ŝanhajo-Nankino, Nankino-Anqing kaj Nankino-Qidong ĉe la delto de Jangzio, orienta Ĉinio. Pasaĝeroj povas rekte eniri en trajnon skaninte du-dimensian kodon per poŝtelefono sen aĉeti paperan bileton. Tio igis vojaĝon pli oportuna kaj pli rapida.
La "fervoja e-karto", speco de elektronika konto, unuigis teknikojn de virtuala karto, du-dimensia kodo kaj poŝtelefona pago. Pasaĝeroj povas uzi la fervojan aplikaĵon 12306 por ricevi la du-dimensian kodon. Post tio, sen aĉeti bileton, ili povas eniri stacion kaj trajnon kaj foriri de stacio, montrinte la du-dimensian kodon al aǔtomataj maŝinoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat